各地活动消息
+ 查看更多
Yun’nan-a Esperanto-Asocio+ 查看更多
Yun’nan-a Esperanto-Asocio
+ 查看更多
发布日期:2018-10-29 14:51
发布时间:2018-10-29 09:33 来源:协会秘书处
Yun'nan-a Esperanto-Asocio havas longan historion. Esperanto estis enkondukita en Ĉinion je la komenco de la 20-a jarcento. Tiam en Yun’nan-provinco multaj el kulturaj rondoj eklernis Esperanton kaj prapagandis ĝin loke. En 1920 jam funkciiĝis Esperanto-kurso, kaj en 1932 fondiĝis Yun’nan-a Esperanto-Asocio.
En Yun'nan la disvolviĝo de Esperanto karakteriĝis per strikta ligo kun la sorto de la popolo. Ekzemple, en la periodo de la Kontraŭjapana Milito, oni uzis Esperanton kiel batalilon por kontraŭi la japanan agresadon kaj montris la starpunkton de esperantistoj en la kriza momento.
En 1979 la 2-a Ĉina Esperatno-laborkunsido okazis en Pekino. Du reprezentantoj de yun'nan-aj esperantistoj ĉeestis ĝin kaj studis pri la loka E-movado tuj post la laborkunsido. En septembro 1981 reorganiziĝis Yun'nan-a Esperanto-Asocio. En aŭgusto 1982 okazis la "Ekspozicio de Esperanto-libroj" en la Yun-nan-a Biblioteko. La parencoj de la japana esperantistino Verda Majo vizitis la ekspozicion kaj aranĝis la amikecan renkontiĝon kun ĉinaj esperantistoj.
En 1983~1984 nia asocio aparte funkciigis rapidan kurson, someran kurson, korespondan kurson kaj dujaran kurson de Esperanto kaj Esperantan seminarion, krome ankaŭ la kurson sinsekve en 7 universitatoj.
En aŭgusto 1985 la 1-a Ĉina Kongreso de Esperanto okazis en Kunming kun pli ol 600 partoprenantoj el diversaj lokoj de nia lando. La kongreso estis plensukcesa kaj ankaŭ bona antaŭprovo por la venontjara 71-a UK en Ĉinio.
En preskaŭ 20 jaroj, bedaŭrinde, nia movado ne viglis kaj reviglas nur post 2011. En 2012 ni gastigis la 45-an Konferencon de ILEI, kaj ĉi-jare okazigos la 67-an Kongreson de IFEF kaj parelele la 11-an Ĉinan Kongreson de Esperanto. Do ni certe kaj pene klopodas por sukcesigi la du kongresojn kaj ne malesperigi vin, ĉiujn kongres-partoprenontojn!
Nu, varman bonvenon al Kunming, Ĉinio!
责任编辑:柴晶晶
分享到: