协会动态
+ 查看更多
SALUTMESAĜO DE LA PREZIDANTO DE UEA+ 查看更多
SALUTMESAĜO DE LA PREZIDANTO DE UEA
+ 查看更多
发布日期:2018-01-30 16:13
发布时间:2018-01-30 14:51 来源:协会秘书处
Karaj partoprenantoj en la 12-a Ĉina Kongreso de Esperanto,
vi kunvenas en tempo, kiam la voĉo kaj agado de Ĉinio en la mondo fariĝas pli kaj pli infuaj.
Ankaŭ en la Esperanto-movado, homoj el ĉiuj kontinentoj rigardas al via lando kun scivolo kaj espero.
Ĉiujare okazas interesaj kaj vojmontraj agadoj de ĉinaj esperantistoj. Ekzemploj el la lastaj monatoj inluzivas la duan festivalo de Teo kaj Amo, organizita de la Esperanto-sekcio de Ĉina Radio Internacia, kaj la brile sukcesa studenta kurso en Kunming, kiu naskis milon da novaj lernantoj. Multas aliaj ekzemploj.
Mi esperas ke vi profitos la okazon de ĉi tiu kongreso por priparoli tiujn sukcesojn kaj fari planojn por novaj paŝoj en la disvastigo kaj utiligo de Esperanto.
Krome mi deziras al vi multe da ĝojo en la parolado de Esperanto kaj multe da memorindaj kulturaj spertoj dum la kongresaj tagoj.
Elkore,
D-ro Mark Fettes
Prezidanto
Universala Esperanto-Asocio
责任编辑:柴晶晶
分享到: