世界语万花筒
+ 查看更多
Luminesk':德国世界语协会2022-2023跨年活动+ 查看更多
Luminesk':德国世界语协会2022-2023跨年活动
+ 查看更多
发布日期:2023-01-17 17:00

Partoprenantoj de Luminesk' 2022-2023 antaŭ la kunvenejo
La silvestra renkontiĝo de Germana Esperanto-Asocio okazis de la 28-a de decembro 2022 ĝis la 3-a de januaro 2023. Grupo da homoj aldonis pli da ĝojo kaj ridado al Heilbronn, malgranda urbo de Germanio. Alvenis 50 esperantistoj el Germanio, Francio, Belgio, Hispanio, Svisio, Israelo, Nederlando kaj Brazilo. Jen, la homoj postkuras esperon. Espero donas lumon al homoj, kiuj varmigas kaj kortuŝas unu la alian.
Kune kanti kun JoMo
JoMo estas franca kantisto kaj esperantisto. Verkado, muziko kaj gitarludado ankaŭ estas liaj okupoj.
Kiel lia fano delonge, mi tre ĝojas scii, ke li povas ĉeesti al Luminesk'.
Li estas tre talenta muzikisto. Mi ne povas kredi, ke ni verkis la Luminesk-teman kanton kun JoMo, tri foje ni kunvenis en ateliero por kantoverkado, de temoelekto, ŝlosilvortoj ĝis kantoteksto, kaj de tona agordo ĝis melodioj. Kantotekstoj estas inspiritaj de scienca prelego de sinjoro Christoph Roether "Luno, suno kaj tajdo -- kiel ili interrilatas" kaj muzikaj melodioj estas inspiritaj de naskiĝtagaj sugestoj de tiuj implikitaj harmonioj -- mirinda kreado! Vi povas ĝui ĉi tiun kanton ĉe la retejo YouTube.
TAJDO - La Ateliero
Ni kune dancas de jarmiloj
Miajn tajdojn vi ja logas
Sed jam aperas maltrankviloj
Mi, la Tero, pri vi zorgas
Kial, Kial vi foriras?
Ĉu tajdas nia amikec'
Ĉar jarcente vi vagas for de mi
Ĉu finiĝos por ni konversaci'?
Ĉu ne estas mi por vi partnero?
Ĉu vi havas plian devon?
Ĉu eblas sen la Lun' la Tero?
Kiu zorgas maran levon?
Ne timu Tero, mia partnero
Viaj fortaj brakoj altiras min
Ni povos daŭre danci. Por geamantoj
Mi ĉiam brilas, kiel Luminesk'
Jes daŭros nia amikec'
Mi neniam vagos for de vi
Ne finiĝos por ni konversaci'
Mi ŝatas aŭskulti lian emocian kantadon akompanate de la gitaro. La metaforo estas tre forta. Ĉiufoje kiam mi aŭskultas la kanton, mi sentas, ke mi rigardas filmon. Estas pasiaj kaj inspiraj, kaj estas ankaŭ varmaj trankvilaj rakontaj... kantante pri amo kaj amikeco, kaj kantante pri espero kaj paco. Li havas la simplan stilon rivelante realecon kaj atendojn.
Ĉiuj kune! Esperanto! Ĉiu kune...
Sennacia fratec' estas nura belega cel'
Sonu paca lingvo sur la tero kaj en ĉiel'
Ĉu vi iam revis pri la mondo sen la malam'?
Ĉu ne taŭgus vivi kun la paco por la ĉiam?
For de ni militojn
Jen interkompren'
Ĉiuj elĵetitoj
Vivos sen ĉagren'
Kantado de JoMo kiel okuloj, kiuj povas vidi la plej profundan parton de la koro de homoj, infektante ĉiujn ĉeestantojn. En la silvestra koncerto, li kantis kaj ni sekvis lin ankaŭ voke kunkantis. Estas vere kontaĝa kaj magia okazo, ne eblas por homoj ne danci laŭ la melodio de la kanto. Ĉu iu ne ŝatas ĉi tiun liberan kaj entuziasman etoson?
Akompanate de la novjara dancmuziko ni atendis la novjaran sonorilon, tenante glason da vino, tostis por alveno de la jaro 2023, dezirante al ni sanon kaj ĉion bonan...
Kune lerni
Diversaj prelegoj estas tradiciaj programeroj de Luminesk'. Ekzemple vintra universitato, organizita de profesoro Amri Wandel, estrarano de UEA, kaj kunlaboras sinjoro Christoph Roether. La du prelegoj temas pri luno, suno kaj tajdo, kaj meteoraj kometoj kaj asteroidoj. Post ekzameniĝo eblis akiri diplomon.
Prezidanto de Germana E-asocio sinjoro Ulrich Brandenburg montris lumbildojn pri sia vojaĝo al arktika zono. Sinjoro Renardo Fössmeier prezentis la vikipedian datenkolektaĵon kun fotoj. Sinjoro Dieter Rooke rakontis pri la historio de SAT. Sinjoro Franz Kruse klarigis pri organizo de kongreso per interreto. Junulo Edivaldo Simao de Freitas el Brazilo rakontis pri loka movado en la urbo Fortalezo. Redaktoro de "Esperanto aktuell" sinjoro Yashovardhan gvidis traduk-rondon el germana literaturo. Sinjorino Kristin Tytgat ofertis paroligan kurson por progresintoj. Kaj sinjorino Gisela Schröer instruis kiel faldi el papero novjarajn simbolojn.
Kune manĝi kaj trinki
Gustumado de vinoj el vinfarejo Schäfer-Heinrich en la regiono Heilbronn estas alia programero. En la interkona vespero sinjorino Barbara Brandenburg gustumigis al ni ĉiuj kvin diversajn vinojn, inkluzive de blankan, ruĝan kaj rozan. Kun granda ĝojo kaj scivolemo ni gustumis kaj manĝetis. La loka speciala bongusta vino feliĉigis nin en la unua tago.
Gufujo ankaŭ estas tradicía noktparto de Luminesk’. Organizita de paro Yoshie kaj Dieter Kleemann. Aŭ teo aŭ biero trinkante, ni ridis pri ŝercrakontoj, ĝuis filmon pri Pablo Neruda, aŭskultis eŭsklingvan prezentadon kaj diversajn kulturajn prezentaĵojn.
Volonte ni babilis kune ĝis noktomezo.
Tutan semajnon ni ne bezonis zorgi kuiradon, de matene ĝis vespere ni kune manĝis ĉe bufedo. Vespere ni surmetis elegantajn vestaĵojn, bondeziris reciproke kun abundaj manĝaĵoj.
Kune ekskursi
Estis dufoje ekskursoj. Tuttaga ekskurso estas vizito al bicikla muzeo kaj la vilaĝo Bad Wimpfen. Sed mi kun Dieter ŝatas individue malkovri la urbon Heilbronn. Sur blua ĉielo, suno brilas, ni promenis en historia urbocentro, kaj vizitis historiajn domon kaj preĝejon. En tipa germana restoracio ni frandis la lokan pladon Käzespätzli, kuirita el pastaĵo kun fromaĝo.
Duontaga ekskurso estas tia, grupe per tramo ni veturis al urbeto Weinsberg. Trapasintaj la deklivan kamparon de vinberoj ni grimpis al la monto kun ruino de kastelo. Ĉiĉeronino rakontis la tumultan historion. De la supro ni admiris la mirindan pejzaĝon.
Novjara promenado: laŭ bordo de la rivero Nekar ni ĉirkaŭis ĝis antikva urbocentro. Ni ekkonis la urbon Heilbronn kaj profunde amikiĝis kun partoprenantoj.
Komunikado vidalvida inter homoj agrabligas la vivon. La interfluo komprenigas homojn, pro tio, ke la interkomprenado povus krei amikecon kaj amon. Luminesk' donas al mi senton familian. Ni kvindekope kiel gefratoj kune pasigis feliĉan semajnon. Kvankam ni havas malsamajn naciecojn kaj kulturojn,tamen tio tute ne ĝenis nian komunikadon, ĉar ni uzas Esperanton.

Liu Jun kun la ĉeforganizanto de Luminesk' Andreas Diemel en Gufujo




Kune kanti kaj danci kun JoMo




Kunlerni






Kune manĝi kaj trinki





Ekskursoj en la urbo Heilbronn kaj Weinsberg
(Raporto kaj fotoj de Liu Jun)
分享到: