协会动态
+ 查看更多
La 68a IFEF-Kongreso en Bulgario+ 查看更多
La 68a IFEF-Kongreso en Bulgario
+ 查看更多
发布日期:2016-03-19 14:37
发布时间:2016-03-19 15:52 来源:协会秘书处
La 68a IFEF-Kongreso okazis de la 21a ĝis la 26a de majo en la domo de la sciencistoj “Frederic Julio Curie” kaj la hotelo “Ĉajka” apud la mara urbo Varna. En la kongreso partoprenis 92 deligitoj el 12 landoj, inkl. de la ĉina delegacio konsistanta el 5 personoj.
Interkona Vespero
La Interkona Vespero okazis kompreneble vespere de la 21a de majo en la restoracio de la domo de la sciencistoj. Sinjorino Petja Aleksandrova kore salutis la gastojn kaj anoncis la artan programon: kantis la kantistinoVioleta Balkanska, kiu plenumis “Komparsita”, “Amogranda”, “La koroamasunufoje”, “Tango de la amo” kaj aliajn. Ĉiuj spektantoj ĝuis la belegajn kantojn kaj varme aplaŭdis la talentan kantistinon. Post Violeta Balkanska kantis la ĉarma kantistino Kalinka Raĉeva. Ŝi plenumis bulgarajn popolkantojn en Esperanto kaj en la bulgara lingvo. Ŝia patrino estas konata bulgara esperantistino kaj jam kiel infano Kalinka komencis lerni Esperanton. Post la kantoj de Kalinka Raĉeva, ŝia patrino Radka Stojanova tralegis tre kortuŝan enkondukon, kiun verkis la Esperanta poetino Lilja Nikolova. La Interkona Vespero finiĝis per viglaj dancoj kaj tre bona amika etoso.
Solena Inaŭguro
Matene de la 22a de majo solene inaŭguris la 68a IFEF-kongreso en belega salono en la domo de sciencistoj. Por la kongresanoj estis tre bona surprizo. Laŭ malnova bulgara kutimo la gastoj estis bonvenitaj per bulgara popola pano kun spicasalo, krome estis glaseto da brando en tre originalaj glasoj el argilo. La glasoj estis faritaj en la urbo Trojan speciale por la kongreso kaj ili havis Esperantan surskribon. Ĉiuj estis agrable surprizitaj.
En la salono komenciĝis la solena inaŭguro. Unue eksonis la Esperanta Himno. Sinjorino Petja Aleksandrova, LKK-prezidanto, kore salutis la kongresanojn kaj prezentis sinjoron inĝ. Penĉo Sabev -- direktoro de la “Gvidado de la Trajntrafiko kaj de la Stacidoma Agado” ĉe la Ŝtata Entrepreno “Nacia Kompanio Fervoja Infrastrukturo”, kiu tralegis saluton de la ĝenerala direktro de la Bulgara Fervoja Entrepreno. Sinjoro Georgi Mihalkov tralegis la salutvortojn de la ĝenerala direktoro en Esperanto. La delegitojn de la kongreso salutis inĝ. Boris Gaĝanov, prezidanto de la Bulgara Esperanto-Asocio. En sia salutmesaĝo inĝ. Gaĝanov emfazis, ke por la bulgaraj geesperantistoj estu tre grave, ke la 68-a Kongreso de IFEF okazas en Bulgario, ĉar tio montras, ke la fervojistoj-esperantistoj el la tuta mondo rekonas la aktivan agadon de la bulgaraj fevojistoj-esperantistoj. Estis saluto de la urbestro de regio Promorski, Petja Prodanova. Ŝi deziris sukceson en la nobla agado pere de la universala lingvo Esperanto, helpante la tolerecon kaj pacon en la homaj rilatoj. Salutis la kongreson kolonelo Kanjo Kanev el la urbo Galabovo. Li estas ne nur elstara bulgara esperantisto, sed A-komitatano de UEA, honora membro de la Bulgara Esperanto-Asocio kaj dumviva honora prezidanto de la Esperanto-societo “Kolombo de la Paco”. S-ro Kanjo Kanev esprimis sian altan estimon al la agado de IFEF kaj li donacis al la prezidantino de IFEF, sinjorino RodicaTodor, tre belan memoraĵon, en kiu estas gravaj simboloj de Esperanto, de paco kaj de Bulgario. La kongresanojn salutis Miroslava Kireva je la nomo de Giorgio Silfer el Esperanta Civito. En sia saluto d-ro Silfer esprimis grandan estimon al anoj de IFEF, ĉar ĝi estas organizaĵo de laboristoj. Salutis sinjoro Guido Brandenburg el Germanio el la nomo de FISAIC. La kongresanojn salutis sinjorino Radka Stojanova el la urbo Razgrad. Ŝi parolis pri la aktiva Esperanto-agado en la urbo Razgrad kaj invitis la kongresanojn viziti tiun ĉi belan bulgaran urbon, en kiu okazas ĉiujara festo de la fama bulgara jogurto. Reprezentantoj el ĉiuj landoj salutis la kongreson je la nomo de siaj landaj asocioj.
Juna fervojisto-inĝeniero -- la unuafoja kongresano -- Zhang Hongwei el Ĉinio salutis la kongreson en la nomo de la ĉinaj fervojistoj-esperantistoj. Kiel komencanto de Esperanto li kuraĝe sursceniĝis kaj laŭte parolis Esperante, de li IFEF kaj LKK ricevis donacojn de Xiao Ke, prezidanto de la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio. Kiam oni anoncis ke li prelegos por la kongreso en antaŭtagmezo de la 26a de majo, eksplodis varma aplaŭdo en la granda halo kaj la kongresanoj promesis iri aŭskulti lian prelegon por lin kuraĝigi fariĝi elstara fervojisto-esperantisto.
Fine sinjorino IFEF-prezidanto Rodica Todor salutis la partoprenantojn kaj anoncis la inaŭguron de la kongreso.
La kongresanoj fotis sin antaŭ la kongresejo kaj poste la reprezantantoj el ĉiuj landoj plantis diverskolorajn rozojn en la ĝardeno antaŭ la kongresejo. Ankaŭ belaj ĉinoj, plej junaj el la kongresanoj, zorgeme plantis sian rozon en la nomo de Ĉinio, kaj fotadis kun la de ili plantita ĉarma rozo.
Nacia Vespero
En la Nacia Vespero partoprenas: Kanta-muzikila grupo “Maraj ondoj”, Trio “Priboj” -- kantistino kun du gitaristoj, Folklora grupo “Zornica”, Folklora grupo “Melodioj el regiono Pirin”, Folklora grupo “Zvânika” kaj dancensemblo.
La grupoj prezentis folklorajn kantojn el diversaj regionoj de Bulgario.
La kongresanoj konatiĝis kun la riĉa bulgara popola kulturo kaj ĝuis belegan programon, dancante laŭ la ritmoj de bulgaraj popolaj kantoj akompanataj de muzikiloj. Ĉinaj kongresanoj estis okulfrapaj kaj distingiĝintaj per siaj juneco, bona humoro kaj belaj vestoj. Ili gaje dancis kune kun diverslandaj kongresanoj kaj sate ĝuis la internaciecon de la kongreso.
Tuttaga Ekskurso
La 25-an de majo okazis tuttaga ekskurso. Unue kongresanoj vizitis Aladĵa monaĥejon, kiu situas en bela regiono 14 km. norde de la urbo Varna, proksime al ripozkomplekso Oraj Sabloj. Aladĵa monaĥejo estas unu el la rokaj monaĥejoj en Bulgario. La ejoj de monaĥejo estas elfositaj je du niveloj en alta preskaŭ 40 m. kalkŝtona roko. Sur la unua nivelo troviĝas monaĥeja preĝejo, monaĥaj ĉeloj, manĝejo, kuirejo, malgranda tombeja preĝejo, ostejo kaj masrtumaj ejoj. La dua nivelo estas natura roka niĉo, sur kiu en orienta parto estas konstruita monaĥeja kapeleto. La vizitantoj trarigardis la muzeon, kie estas eksponitaj modeloj.
De la jaro 2009 en Aladĵa monaĥejo realiĝas unika spektaklo “Legendoj de Aladĵa monaĥejo”, kiu estas nova turista spektaklo por la gastoj de Varna kaj Nigra Maro.
La buso haltis en la urbo Balĉik, kie la kongresanoj vizitis Arkitekturan-parkan komplekson. La Palaco situas ĉirkaŭ 2 km. sudokcidente de la centro de la urbo Balĉik, 40 km. nordoriente de Varna kaj estas komplekso da vilaoj kaj aliaj konstruaĵoj ĉe la mara bordo.
“La amo vivas en mia koro senĉese. Nenies koro povas forgesi travivitan.” Tiuj vortoj apartenas al la rumana reĝino Marija -- virino, kiu ŝatis diri, ke ŝia koro por ĉiam restos en Balĉik. Ilia amo komenciĝis dum la jaro 1921, kiam Marija por la unua fojo vizitis malgrandan ĉemaran urbon (dum tiu ĉi tempo parto de Rumanio). Ŝi estas ĉarmita pro kvieta loko kaj pitoreska mara bordo. Konservinte la memoron pri belega kaj post nelonge ŝi revenis denove... tiun ĉi fojon por ĉiam.
Hodiaŭ la vilao estas malfermita por vizitantoj. Konservita estas parto de aŭtentikaj objektoj kaj membloj kaj originalaj ikonoj de palaca kapeleto “Stela Maris”. Ĉi tie ni vidis bankuvon, kiun uzis Marija, ŝian vestoŝrankon, spegulojn, fotojn kaj aliajn objektojn, kiuj gardas la memoron por ĉi tiu eksterordinara virino kun brilaj bluaj okuloj kaj rava rideto.
La komplekso disponis apartajn vilaojn por la reĝa familio kaj priserva personaro, kapeleto, kudrejo, vinkelo, manĝejo, frukta ĝardeno, vinberejo k.a. Iu el la plej ŝatataj lokoj en la palaco al Marija estis la marmora trono kun panoramo al la maro, situita proksime al “Senzorga Nesto”. Laŭ la rakontoj de ŝiaj proksimuloj, la reĝino ŝatis sidi tie, streĉrigardante la maran vastegon. Tiu ĉi estis la loko, sur kiu Marija atendis sian lastan amon -- arabon Ali. Horojn ili promenadis duope kaj izoliĝis en la “Fumejo” -- alkonstruaĵo ĉe “Senzorga Nesto”, mebligita en orienta stilo, kie la reĝino kaj la gastoj de la palaco pasigis sian tempon en parolado kaj fumado de nargileo.
La kultura-historia valoreco de la arkitektura komplekso evidente estas granda. Kun granda signifo estas la unika diverseco de la plantoj, kolektitaj en la ĝardeno kaj la maniero laŭ kiu ili estas aranĝitaj. Ĉi tie ĉiu planto, laŭbo, arko aŭ ogivo memorigas, ke tiu ĉi loko estas kreita el homoj de la arto kaj por la homoj de arto. Belegaj estas la ĝardenoj kun diverskoloraj rozoj.
Fine post mallongdaǔra pluvo ni atingis Kabon de Kaliakra. Ĝi estas bela angulo patrolanda tero, situanta 12 km. oriente de la urbo Kavarna kaj 72 km. nordoriente de Varna. Ĝi disvastiĝas pli ol 2 km. en Nigra Maro kun siaj rokoj altaj je 70 m. kaj estas la plej longa kabo sur Balkana Duoninsulo.
La legendo rakontas kiel kvardek junulinoj kune kun Kaliakra, interplektigis siajn longajn harojn unu en alian kaj saltis de la rokoj de nuna kabo de Kaliakra por ne esti kaptitaj de osmanaj sklavigantoj.
Iu alia legendo, kunligita kun la bulgara Nigra Maro, rakontas kiel Sankta Nikolao (protektanto de la maristoj) kuris de turkoj kaj Dio longigis la teron sub liaj piedoj, por sukcese forkuri kaj tiamaniere estas kreita la kabo. Finfine Sankta Nikolao estis kaptita kaj nun sur tiu ĉi loko estas konstruita kapeleto, kiun restaŭris dum 1993 jaro okaze de lia honoro.
Fakaj prelegoj
La 26-an de majo okazis fakaj prelegoj en granda solono. Unue prelegis LKK-prezidantino Petja Aleksendrava, kaj ŝin sekvis s-ro Zhang Hongwei el Ĉinio. Tio estis la unua faka prelego farita de la ĉina delegacio al IFEF-kongreso kaj estis multe atendata de la kongresanoj, ĉar la preleganto estis la unuafoja kongresano kaj la plej juna el la partoprenantaro de la 68a IFEF-kongreso en Varna.
Tiu ĉi prelegteksto estis tiele pritaksita de Heinz Hoffmann, sekretario de IFEF-Terminara Sekcio, en sia mesaĝo: “Karaj kaj estimataj XIAO Ke, ZHANG Hongwei kaj WANG Lihua, aldone mi sendas vian prelegtekston fake reviziitan de mi. Entute mi konstatis ĝin bonkvalitan Esperanto-faktekston. Tre malofte en al mi senditaj artikoloj mi korektis nur tiom malmulte.”
Kvankam komencanto kaj la unuafoja kongresano, la junulo Zhang Hongwei bone faris sian prelegon pere de PPT kaj legis sian Esperanto-faktekston kun iom da akĉento, sed bone komprenita. Lia prelego vekis el la aŭskultantaro varman aplaŭdadon, kaj IFEF-prezidantino Rodica Todor metis al tiu ĉi junulo sian belan esperon, ke li daŭre prilaboros sian faktekston kaj kun pli ĝojigaj solvoj de la problemoj elmetitaj de tiu ĉi prelego partoprenos en la 69a IFEF-kongreso en Francio venontjare.
Solena Fermo
Tuj post la fakaj prelegoj ankaŭ en tiu ĉi granda salono tuj sekvis la solena fermo de la 68a IFEF-kongrfeso. Kun granda fiero oni transdonis Esperantan flangon al francoj, kiuj gastigos la sekvontan 69an IFEF-kongreson en Colmar, ĉarma urbeto en orienta Francio, najbare de Germanio kaj Svisio.
责任编辑:柴晶晶
分享到: