协会动态

La 14-a Mediteranea Esperanto-Semajno en "Les Issambres"

发布日期:2020-03-13 15:02
  发布时间:2020-03-13 09:21 来源:协会秘书处

29.2.2020 - 7.3.2020

La lastan superjaran tagon de februaro, la belega hotelo kaj feriejo Les Issambres akceptis centon da esperantistoj el diversaj landoj. Pro la korona-viruso covid-19, disvastiĝanta fine de decembro en Ĉinio en la urbo Wuchan kelkaj rezignis sian partoprenon. La viruso atingis Eŭropon en februaro kaj rapide disvastiĝis en pluraj landoj kaj tiam furoris precipe en Italio. Pro ĝi nekutima situacio okazis: ĉe la alveno en aero ŝvebis nur flugantaj kisoj sen ĉirkaŭbrakoj. Venis esperantistoj el Francio, Belgio, Hispanio, Svedio, Italio, Finnlando kaj Rusio. Kun Katerina Arbekova el la urbo Novosibirsk, (kiu gvidis pasintjare la E-kurson) venis grupeto da gejunuloj, kiuj kun granda entuziasmo ĝuis kaj praktikis Esperanton.

La direktoro de la hotelo s-ro Silvain Ceccoto bonvenigis nin sabate antaŭ la vespermanĝo per aperitivo kaj deziris al ni agrablan restadon. La programeroj de la feriejo, kiujn ni povis partopreni, proponis diversajn ludojn, arkopafadon, kvizon, malstreĉigan gimnastikon, loterion, minigolfon, diversajn ekskursojn, dancadon kaj aliajn amuzaĵojn.

Ankaŭ nia tutsemajna programo estis riĉa. Okazis kvar diversnivelaj kursoj pri Esperanto. Komencantojn instruis Christine Graissaguel, tiujn, kiuj jam lernis kaj komprenas la lingvon gvidis Elisabeth Ledru (nomita Elinjo). Pli lingve progresantajn partoprenantojn paroligis Nina Korĵenevskaja kaj por la plej spertaj Mikaelo Bronŝtejn pretigis varian programon; iom da gramatiko, kvizo, ŝercoj, kantado kun akompano de gitaro. Krome li donis al ni multajn informojn pri sovetia Esperanto-movado kaj pri famkonataj rusaj Esperantistoj. Ĉiuj kursoj agrable disvolviĝis kaj la lernantoj estis kontentaj. Dum la paŭzoj Monique Prezioso kaj Simone Marlier pretigis kaj servis al ni kafon, diversajn infuzaĵojn kaj biskvitojn.

Oni vizitis la urbojn Freĵus kaj Roquebrune-sur-Argens. Iuj individue veturis al Saint Tropez, kiu distancas nur dek kilometrojn de Les Issambres. Pro la pluvo kaj la forta vento la vizito al la lagetoj Villepey ne povis okazi. Tiam estis proponataj diversaj tabloludoj kun la intenco pliprofundigi la konon de Esperanto. Survoje laŭ la marbordo al la urbeto Biot, kie ni vizitis vitrofabrikon, ni admiris belan pejzaĝon. Agrable estis admiri la sunleviĝon ĉe la proksima haveneto de Les Issambres, kie la mevoj salutas kaj adiaŭas la spektantojn. Dum la libera posttagmezo ni povis ludi kartojn aŭ promeni en la ĉirkaŭaĵo. Ĉe la marbordo en salono Batterie estis interesa ekspozicio pri la aviadilisto, esploristo kaj verkisto Antoine de Saint-Exupéry, kiu loĝis en la regiono. En la loka ĵurnalo Var-Matin aperis artikolo pri nia aranĝo kun komuna foto.

Vespere ni ĝuis gitar-koncerton de Mikaelo Bronŝtejn, Nina Korĵenevskaja montris belajn bildojn de la pentristo Konstantin Vasilyev (1942-1976), kaj kun Nina Cvileneva ŝi prezentis al ni la urbon Ufa kaj ties folklorajn ensemblojn. Pri la urbo Volgograd prezentis filmon Tatiana Vtorova. Raïta Pyhälä rakontis pri la artisto Yrjö Saarinen kaj montris liajn pentraĵojn. Gunar Olson prezentis al ni bildojn pri sia kolekto de cent tri akordionoj kaj interese parolis pri ili. Ángel Garcia per filmo invitis nin al la ĉi-jara hispana kongreso, kiu okazos en majo en la pitoreska urbeto Comillas proksime al Santander. Edmond Plutniak parolis pri "Eta Pollando en Norda Francio". Temis pri poloj invititaj enmigri Francion komence de la 20-a jarcento por labori en karbo-minejoj. Ni eksciis pri iliaj malfacilaĵoj, kutimoj, folkloro, kristnaskaj, paskaj kaj geedziĝaj festoj, pri dancoj, sporto, kuirarto. Li entuziasme rakontis pri ĉiuj interesaĵoj. Ĉe la fino gaja muziko dancigis la ĉeestantojn.

Dum la adiaŭa vespero ĉiu kursgvidanto pretigis programerojn por distriĝo. Sonis kantoj kaj ni spektis amuzajn teatraĵetojn, skeĉojn, kvizon. Ĉe la fino mi invitis la partoprenantojn al la fervojista kongreso okazonta en Frankfurto ĉe Odro. Poste ni gratulis kaj pridonacis la kursgvidantojn kaj la organizantojn de la evento. Ne mankis kutima loterio kaj dancado kun akompano de akordiona muziko fare de filinoj Prezioso.

Necesas danki al la organizantoj de la evento, al Christine Graissaquel kaj al la familio Prezioso, kiu ĉiam estas preta helpi. Do, kun pacienco ni atendas novan inviton venontjare al tiu agrabla loko, kie floras mimozoj kaj kie oni bonege manĝas.

Liba Gabalda
                                                                                   
  
 责任编辑:柴晶晶
分享到:

登录后即可发表评论,立即登录.