各地活动消息

Fondiĝis la nova E-asocio en Ĉinio

发布日期:2021-09-16 14:54
  发布时间:2018-10-29 09:41 来源:协会秘书处
                          
En la 8-a de Novembro okazis la kunveno de fondiĝo de Wuxi-a Esperanto-Asocio en Minsheng-hotelo en Wuxi-urbo.

Ĉe la kunveno estis invititaj honoraj gastoj en E-rondo kiaj s-ro Jiang Limin, vicĝenerala sekretario de ĈEL, s-ro Zhao Jianping, ĉefparolanto de ĈRI, s-ro Zhang Changsheng, vicĝenerala sekretario de ĈEL kaj vicprezidanto de Jiangsu-a E-Asocio, s-ro Wang Minhao, prezidanto de Shanghai-a E-Asocio, s-ino Shi Xueqin, prezidantino de Zhenjiang-urba E-Asocio. Unu post alia ili legis sian salutvorton al la memorinda tempo. Ankaŭ respondeculoj el rilataj departementoj de la loka registaro ĉeestis la aktivon.

Ĉe la okazo lanĉis la statuto de la E-asocio sub sankcio de Wuxi-a Sociscienca Federacio, elektiĝis la freŝa laborkomitato, konsistigante el 15 membroj kaj 1 kontrolkomitatano. Kiel la nova prezidanto de la loka asocio s-ro Wu Weibin, direktoro de eduka-lernejo, prelegis kun emocio kaj sincereco kaj prezentis planon en la pluaj paŝoj. Alie okazis simpla ceremonieto malkovranta la asocio-ŝildon kaj diskuto en E-oficejo de Wuxi-a E-Asocio.

Wuxi-urbo situas ĉe la vosta kvartalo de Yangzi-rivero kun prospera ekonomio kaj formigis miksitan kulturo-karakteron inter klasiko, moderno kaj diferencaj lokoj. La lokaj popoloj emas ĝui aferon kun diferencaj kulturfonoj.     (Xu Yunying)
                                                                                 
  
 责任编辑:柴晶晶
分享到:

登录后即可发表评论,立即登录.