世界语万花筒
+ 查看更多
BAK Giwan | Duonan jarcenton antaŭe en la Korea Respubliko+ 查看更多
BAK Giwan | Duonan jarcenton antaŭe en la Korea Respubliko
+ 查看更多
发布日期:2023-04-04 17:56
D-ro BAK Giwan (Esp-prof. de Zaozhuang-a Universitato, Ĉinio)
Fiŝo? Viando?
"Por kapti fiŝojn ĉu ni iru al monto? Por kapti fiŝojn ĉu ni iru al maro?"
Ekzistis tia infankanto, kiam mi estis infano en 1950-aj kaj 1960-aj jaroj. Mi ofte kantis ĝin, sed nun mi ne povas rememori la tuton.
En mia infaneco oni nomis "gogi" (en la korea lingvo signifanta "karnon") la fiŝojn. Ni nomis tiel la "akvajn karnojn". (En la korea lingvo la vorto por fiŝo estas laŭlitere "akva karno".) Sed de iam, kiam mi ne scias, oni uzas la vorton "gogi" nur por viandoj. Ĝi ekhavis la signifon de bovaĵo, porkaĵo, ripaĵo, karbonado ktp. Sed mi ankoraŭ havas kutimon uzi la vorton "gogi" en la senco de fiŝo. Tio estas pli oportuna al mi.
Antaŭ ĉirkaŭ unu monato unu el miaj najbaroj petis min gardi lian fiŝbasenon, kiam li ekvojaĝis al fora loko. Dum ĉirkaŭ unu monato mi intimiĝis kun tiuj tropikaj fiŝetoj en la fiŝbaseno. Ili vivis tre bone kaj aminde en la baseno, kaj mi kun granda intereso sekvis iliajn movojn.
Hieraŭ la najbaro revenis kaj reprenis ilin. Mi do decidis mem bredi fiŝetojn kaj petis la najbaron donaci al mi kelkajn. Hodiaŭ mi aĉetis unu malgrandan fiŝujon ĉe bazaro. Nun en mia hejmo aldoniĝis kelkaj vivuloj krom mi kaj mia edzino. Aldoniĝis "familianoj", kiel kutime diras en nuna epoko la homoj havantaj dorlotbestojn.
Ĉiuokaze mi tuj imagas ian vivantan ulon je la aŭdo de "gogi". Sed aliaj homoj, eble, unue imagas nur manĝaĵon je la sama aŭdo.
En mia infaneco mi loĝis en la marborda urbeto Pohang en la Korea Respubliko. Kaj tie oni uzis la vorton "gogi" nur por fiŝoj.
Kaj se oni rostas "gogi"-on, tio signifis nur "rosti fiŝojn", kaj ni tute ne povis imagi, ke ni rostas ian viandon. Mi tute ne povis imagi la rostadon de viando.
Post longa tempo mi eksciis, ke oni ja rostas per fajro ankaŭ viandojn.
La unua sperto de mia manĝo de rostita viando eble estas post mia universitato-eniro, do post la mezo de la 1970-aj jaroj.
Antaŭ tiam mi, kaj kredeble ankaŭ multaj aliaj ordinaraj koreoj, ĉiam manĝis bovaĵon en la formo de supo aŭ kirlofritaĵo kun spicoj. Kaj, porkaĵon, mi ne memoras, ĉu mi manĝis. Mi ne scias kial. Verŝajne en tiu tempo en la korea socio ne estis populara la bredado de porkoj.
Nia vivmaniero, nia hejma kuirstilo, ne estis tia, ke ni manĝas viandon rekte post ĝin rosti sur fajro.
Vere por tiela kuirado ni bezonas kelkajn antaŭkondiĉojn. En la vivstilo, en kiu oni kuiras per grandaj kaldronoj hejtigataj en kuirejo, tio estis malebla afero.
Sed enirante en la 1980-ajn jarojn, kiam ni komencis uzi ŝtonoleon kaj gason en kuirejo, nia vivmaniero tre multe ŝanĝiĝis.
Ŝanĝiĝis kuirejo, ŝanĝiĝis kuiriloj, kaj ankaŭ ŝanĝiĝis manĝotabloj.
Kaj finfine ekaperis porteblaj gasfornoj, kaj ili aplombe supreniris la manĝotablojn. Sur la gasforno ĉe la manĝotablo ni rostis diversajn viandojn kaj ilin ni rekte venigis al niaj buŝoj. Vi ja povas nomi tion "manĝorevolucio".
Nun "gogi" ne plu estas nur por karnoj de akvobestoj. Nun mi devas vere iri al montoj por kapti "gogi"-on.

Hejmomedia Enketo
Kiam mi estis lernanto de elementa lernejo kaj ankaŭ de mezlernejo kaj supera mezlernejo, la lernejoj enketis pri la hejmomedioj de la lernantoj.
En granda papero troviĝis multaj demandoj pri la cirkonstancoj de la hejmoj. Plejparto de ili estis demandoj pri la ekonomia stato de la familio. Mi aŭdas, ke nuntempe tiaj enketoj ne plu ekzistas, kion mi vidas tre bona. Antaŭe ĝuste pro tio multaj lernantoj estis verŝajne tre akre korvunditaj.
Kiam mi estis en elementa lernejo, la plej malŝatataj estis la demando pri la edukaj fonoj de gepatroj kaj la demando pri objektoj en la hejmo. Estis tre malfacile kaj tre malagrable respondi tiujn demandojn.
Miaj gepatroj ne multe lernis en lernejo. Ili ambaŭ naskiĝis kaj kreskis en la insulo Ulleungdo en Orienta Maro, kaj tiam, tie eĉ la plej boncerbaj geknaboj povis fini nur la elementan edukon. Mi pensas, ke miaj gepatroj estas tre boncerbaj, kaj se ili daŭre lernus en altgradaj lernejoj, ili kredeble farus tre bonajn rezultojn. Sed la tempo estis tia, la patro finis lernadon ĝis elementa lernejo, kaj la patrino ne povis fini ĝin.
Kvankam ĉiuj diris, ke la tempo estis tia, sed al mi venis la penso, ĉu vere oni bezonas tiel detale malkovri tion? Kaj tial mi fojfoje skribis, ke la patro finis mezlernejon, kaj la patrino studis ĝis elementa lernejo.
Kaj vere stranga (nun mi pensas tiel) demando estis, kiuj objektoj ekzistas en la hejmo.
Nun mi pensas, ke la lernejo ne devus doni tiajn demandojn.
En tiu tempo, la plej alte taksata objekto estis piano. Se iu havas pianon, tio signifis, ke la familio ne estas ordinara. Oni komprenis, ke la familio estas eminenta familio kun multe da mono kaj alta kulturnivelo. Kaj ne tiel gravis, ĉu vere ekzistas iu familiano, kiu povas ludi ĝin. Nur la posedo de piano mem estis taksita kiel tre grava. Kaj en tiu tempo verŝajne la prezo de piano estus neimageble alta, kiun ni, malgrandaj knaboj tute ne povis scii.
La aŭto. Mi ne scias, ĉu ĝi estis en la vico de la elekteblecoj. Verŝajne oni eĉ ne povis pensi pri ĝi en tiu tempo.
Poste troviĝis la elektebloj de televidilo, fridujo, turnoplato, kudromaŝino, elektra ventumilo, radioaparato ktp.
Klimatizilo kaj lavmaŝino, kiujn oni ankoraŭ ne aŭdis eĉ la nomojn, kompreneble ne estis en la vico de elektebloj.
Kaj ankaŭ pri domoj, la lernejo demandis, ĉu ĝi estas aĉetita aŭ luita (jare aŭ monate).
Ankaŭ troviĝis demandoj pri la profesio kaj la monata salajro de la patro (tute ne de la patrino). Laŭ nuna vidpunkto tio estas tre serioza kaj danĝera malkovro de personaj informoj.
Kaj en la enketa dokumento ni devis mem taksi la ekonomian staton de nia hejmo, inter "malalta, meza, alta". Laŭ mia memoro, multaj el la lernantoj elektis la respondon "meza" sen multe pripensi.
Mi pensas, ke ankaŭ hodiaŭ multaj homoj pensas, ke ilia ekonomia stato estas mezklasa.
Verdire ankaŭ nun mi ne certas, kia estas la stato de meza klaso. Mi nur pensas enkore, ke mi estus en meza klaso. Tio eble estas pro tio, ke ni, koreoj, tre ofte aŭdis de la infaneco pri la vorto "doktrino de mezo" de antikvaj ĉinaj filozofioj.
Iam mi aŭdis la novaĵon, ke en nia lando la homoj, kiuj mem pensas, ke ili estas en la meza klaso, vere ne estas tiel, sed estas en malalta klaso.
Se estas tiel, ankaŭ mi estas…
Sed ĉiuokaze mi vivu, kredante, ke mi estas en meza klaso.

Fekoj de hundo, bovo, ĉevalo kaj kapro
"Raras eĉ hunda feko, kiam ni volas uzi ĝin kiel medikamenton."
Eble vi ĉiuj bone scias la onidiron.
La signifon mi ne diru plu ĉi tie, sed mi volas iom paroli, kiel aperis la onidiro. Per tiu onidiro evidentiĝas, ke tiam, antaŭ longe, tre ofte troveblis la fekoj de hundo. Verdire en tiu tempo sur la vojoj ĉie troviĝis fekoj de hundo, bovo, ĉevalo kaj kapro.
Jes, vere multis tiaj fekoj.
Ni ofte devis singarde promeni evitante ilin sur la vojo. Kaj tial oni elfaris unu plian onidiron per la feko de bovo. "Raras eĉ bova feko, kiam ni volas uzi ĝin kiel medikamenton."
Mi ne scias, kiu el ili vere estis pli ofta en tiu tempo. Kredeble preskaŭ samgrade.
Ankaŭ la fekoj de ĉevalo kaj kapro estis tre multaj.
En nuna tempo eble ni ne povus aĉeti ilin eĉ per mono.
Nun mi pensas, ke tiam ĉevaloj estis multe uzitaj kiel transportiloj kaj tial la fekoj ankaŭ estis multaj. La bovojn ni uzis por terkultivado, kaj tial la ĉevaloj estis multe utiligitaj por la celo de transportado.
Kompreneble ambaŭ bestoj estis utiligitaj por transportado, sed kiam mi estis malgranda, mi tre ofte vidis ĉevalĉarojn, ne nur la bovĉarojn. Bovĉarojn oni uzis ĉefe por hejmaj kaj terkultivaj laboroj. Sed la ĉevalĉaroj estis uzitaj de la profesiaj transportistoj nur por tiu celo.
Nuntempe ekzistas tre diversaj transportiloj evoluintaj, sed en tiu tempo ne. La plej ofta transportilo estis dorsportisto, kaj due ĉevalĉaro. (Mi bedaŭras, ke mi uzas la vorton "transportilo" por homo. Sed estis fakto.) Kompreneble la ĉevalĉaro estis uzita por relative pli granda kargo. Kaj la manĉaro, pli oportuna, estis ekuzita en pli malfrua, moderna tempo.
Kaj tial la vojoj estis plenplenaj je ĉevalaj fekoj. Neniu zorgis pri tio, kaj neniu volis purigi ilin. Ĉiuj neglektis tion, kio eble estis la vivstilo naturamika laŭ nuntempa vidpunkto. Kaj tial en tiu tempo eĉ troviĝis iu tre populara kuko nomata "ĉevalfeka kuko", kies formo similis al la feko de ĉevalo.
Kaj ankaŭ la fekoj de kapro estis tre oftaj. Eble tiam la plej facila bredado estis tiu de kapro, kaj oni ofte trinkis ĝian lakton ankaŭ. Mi memoras, ke ankaŭ mi trinkis ĝin en mia infaneco, sed ne la lakton de bovo.
La kapra feko estis la malplej abomeninda el la bestofekoj. Oni ne sentis tiel grandan malpurecon ĉe tretado, kaj ne multe klopodis eviti ĝin sur la vojo. Ĉu estas mia troigo, se mi diras, ke oni sentis ian agrablecon sub la ŝuoj?
La plej abomeninda feko estis tiu de hundo.
Sed nun mi pensas, ke pli abomeninda ol ĝi estas ĝuste la feko de homo!

Ĉerpileto
Ĝi estas kuireja objekto uzata por ĉerpi supon. Sed ĝi havas unu alian signifon, t.e. la nomo de la plej populara frandaĵo de malgrandaj infanoj antaŭ kelkdekoj da jaroj, kiam mi estis infano. Eble ankaŭ multaj el vi bone scias pri ĝi. Ĝi estis tre dolĉa sukeraĵo, kiun oni faris en la ĉerpileto el germana arĝento per sukero kaj baksodo. Oni nomis ĝin "ĉerpileto" (koree "gukĝa") adoptante la nomon de la ilo mem. Nuntempe nove aperis en la korea vortaro la oficiala nomo "dalgona" anstataŭ "gukĝa". (La signifo de "dalgona" estas "ho, dolĉa!")
Ĝi eblis post la apero de karbobriko, ĉar por fari ĝin stabila fajrumado estis nepra. Oni devas surmeti la ĉerpileton sur la bonan fajron de karbobrika forno kaj enmetas ĝin en unu kuleron da sukero kaj kirlas ĝin. Kiam bone degelis la sukero, oni devas enmeti iom da blanka baksodo. En tiu momento oni devas esti tre atenta, por ke ĝi disfalu egale sur la tuta surfaco. Se ĝi falas ĉe iu loko tro multe, poste la gusto de tiu parto fariĝas tro amara. Kaj tial oni devas bone disfroti kaj faligi ĝin per du fingroj. Tio estas necesa por bona ŝvelo de la sukerlikvo. Iuj lertaj homoj povas bone fari tion ne per fingroj, sed nur per kulereto.
La dense terkoloriĝintan, tre alloge manĝindan ŝvelintaĵon oni verŝas sur la glatan platon el neoksidebla ŝtalo, kaj ĝi tre bone sterniĝas sur la plato. En tiu momento ĝustatempe la vendisto surmetas sur ĝin unu el la diversfiguraj stanplataj kadroj, kaj firme premas ĝin. Kaj tiam oni devas atenti multe, ke la premforto ne estu tro granda, kaj ke ĝi ne tute trapenetru la sukerlikvon ĝis la fundo. Tiel zorgeme li devas premi ĝin kaj atendi iom, ke ĝi sufiĉe malmoliĝu. Post kelkaj sekundoj li demetas la kadron de sur la duone malmoliĝinta sukerlikvo, kaj tie restas "sukera patkuko" kun gravurita figuro. Tie restas dentolinioj de la premita figuro.
De tiu momento komenciĝas vera ludo. Kia ludo? Ĝuste la ludo inter la mastro de la ĉerpileto (la vendisto) kaj mi. Mi deprenas kaj manĝas la eksteran parton de la figuro, kaj poste mi devas zorgeme detranĉi laŭ la dentolinioj de la figuro, kvazaŭ mi skulptus per la sukeraĵo. Se mi sukcesas elfiguri perfekte, mi venkas. Kaj en tiu kazo mi povas preni unu plian ĉerpileton kiel premion. Kaj se mi rompas ĝin dume kaj malsukcesas, tio estas la fino.
En tiu tempo la plej ofta figurkadro estis tiu de stelo, kaj ankaŭ troviĝis tiu de trifolio ktp. Ĉiuokaze la plej grava afero ĉe tiuj figurkadroj estis tio, ke tie nepre ekzistu unu tre malfacila punkto, kie oni ne povas facile elfosi la dentolinion. Ĝi estis sama kiel tre maldika kolo. Troviĝis ekzemple la figuro, kiu estis rondo plus triangulo, t.e. triangulo pendanta ĉe rondo. Tie la junta parto estis vere tre malfacila loko, kiun preskaŭ neniu infano sukcesis je elfosado. Sed tre feliĉe la figurkadrojn ni povis libere mem elekti.
Ĉe tiu ludo ja interesaj estis la iloj de fosado. En la komenco oni uzis la dornojn de akacio, kaj poste ankaŭ kudrilojn. La infanoj aldonis salivon ĉe la pinto de la ilo kaj ege zorgeme elfosis la sukerkukon laŭ la sulkoj, kaj la amikoj atente, senspire rigardadis tion ĉirkaŭe kun salivumantaj buŝoj... Ho, vere amindaj kaj beletaj vizaĝoj tiamaj...
Mi tre ŝatis la "ĉerpileton", ĉar mi kutime tre amis dolĉajn manĝaĵojn. Sed mi ne povis ofte aĉeti ĝin, ĉar por tio mi bezonis monon. En la komenco mia elfosa kapablo ne estis bona, sed iom post iom pliboniĝis. Mi eltrovis metodon! Mi diru al vi la sekreton. Vi ne piku per la dorno aŭ la kudrilo, sed nur gratu ĝin laŭ la dentolinioj per la ilo, nur aldonante sufiĉan salivon ĉe ĝia pinto. Se tiel vi faras, la dentolinioj mem degelas pro la influo de la salivo. Tiu metodo ja vere efikis. Kaj fojfoje la ĉirkaŭstarantaj amiketoj volis kunlabori kaj ili ĉiuj aldonis siajn salivojn... Ho, vere interesa kunlaboro!
La vendisto ofte rondiris diversajn vilaĝojn, aŭ foje li sidis ĉe iu loko dum longa tempo, preskaŭ tutan tagon. Ĉiuokaze li estis tre ŝatata de infanoj de ĉiuj vilaĝoj. En la tempo, kiam sukero estis tre altkosta, li vendis al infanoj sukeran frandaĵon. Tre dankinde! Kredeble danke al li sukcese kaj sufiĉe plenumiĝis la sukerprovizo al infanoj.
Post multaj jaroj mi trovis, ke nove aperis tre riĉa, burĝara ĉerpileto. Per la sukerlikvo oni ellaboris artaĵojn belegajn kaj pompajn. La vendistoj ellaboris kokojn, pavojn, tigrojn, florojn kaj aviadilojn… Vere tre artoriĉaj verkaĵoj. Kaj ankaŭ grandega estis la kvanto de la sukerlikvo, kaj ne plu estis uzata baksodo. Nur per la belaspekta brunkolora sukerlikvo ili ellaboris la figurojn, kaj iliaj klientoj ne plu estis la nazfluaj infanoj. Ili fariĝis sukerartistoj. Ilia statuso leviĝis al tiu de artisto! Vere granda estis ilia artifikeco. Post tiu ŝanĝiĝo de ĉerpileto ne plu troviĝis la infanoj grimace penantaj elfosi la figurojn el la sukerkuko. Oni bezonis nur aĉeti ĝin, kontraŭ granda sumo. Verŝajne por la vendistoj tio devis esti multe pli profitdona. Sed kie ni povas retrovi la forgesatajn nebulajn memorojn de la infaneco?
Ĝis nun mi klarigis la unuan tipon de la "ĉerpileto". Ĝi estis nomita ankaŭ "loto". Krom ĝi ankoraŭ ekzistis unu alia tipo de "ĉerpileto". Tiu ĉi estis multe pli facila maniero kaj ni ne bezonis nervomiliton kun la vendisto, nek necesis nia korpa laborado. Ni nur bezonis ĉerpi kaj manĝi la ŝvelintan sukeraĵon per malgrandaj kuleroj aŭ lignostangetoj kulerformaj. Sen ia ajn streĉo ni nur ĝuis la dolĉecon de la sukero kaj ankaŭ ĝuis la misteran senton de la ŝvelinta sukerŝaŭmo. Ĝi estis ja tre bona tipo, sed sen "unu plia kiel premio"! Kaj ni povis ĝui ĝin ankaŭ hejme, nur se la patrino permesus tion. Kaj fojfoje ni petis la vendiston verŝi la likvon sur la glatan platon, kaj post ĝia malmoliĝo stampi ian figuron sur la sukerkukon per la stanplata kadro, kaj ni longe etmanĝadis ĝin, suĉante nur per lango kaj lipoj. Ĝi ne estis ludo de "unu plia".
Kiun tipon estis pli profitdona por la vendisto, mi ne scias. Laŭ simpla penso, la dua tipo povus esti pli bona al la vendisto, sed ne ĉiam. La infanoj, kiuj defiis la ludon de "unu plia" de la unua tipo de ĉerpileto, preskaŭ ĉiam defiis la duan aŭ la trian fojon post la unua malsukceso. Kaj tial entute pli multe vendiĝis la ĉerpileto. Kiu estis pli profitdona? Ve, mi ne scias. Lasu ĝin nur kiel bela memoro!
<ps> La ludo fame diskoniĝis tra la korea filmo "Sepioludo".


Nove aperinta "ĉerpileto" en Seulo, 2013
分享到: