协会动态

Al: la 12-a Ĉina Kongreso de Esperanto

发布日期:2018-01-30 16:12
发布时间:2018-01-30 14:45 来源:协会秘书处 

Karaj ĉinaj gesamideanoj,

mi informiĝis, ke de la 20-a ĝis la 21-a de januaro la 12-a Ĉina Kongreso de Esperanto okazos en la urbo Changsha, en la provinco Hunan. En tiu ĉi okazo, nome de Japana Esperanto-Instituto mi salutas kaj gratulas vin ĉiujn, kiuj partoprenas la kongreson .

En 2004 unuafoje mi vojaĝis al Ĉinio por partopreni en la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino. En aprilo 2015 mi vizitis vian landon okaze de la Strategia Forumo de UEA pri la Orientazia Movado okazinta en la urbo Hangzhou. En novembro 2016 mi denove estis en via lando por partopreni en la 8-a Azia Kongreso de Esperanto okazinta en la urbo Quanzhou.

Dank’ al tiuj spertoj mi povis iomete konatiĝi kun via grandega lando kaj ĝia Esperanto-movado. Mi konscias, ke agadi por Esperanto en tiom vasta lando certe ne estas facile. Sed mi certe reprezentas la opinion de la japanaj esperantistoj, se mi diras, ke ni, la esperantistoj de Ĉinio kaj Japanio, starigu pli multe da kunlaboroj inter la movadoj de niaj du najbaraj landoj.

En tiu ĉi oktobro, parenteze, okazos la 2-a Komuna Esperanto-Kongreso de Japanio kaj Koreio en Nara, iama ĉefurbo de nia lando. La kongreso daŭros de la 12-a ĝis la 14-a de oktobro. En la antikveco multe da kulturaj influoj el Ĉinio atingis tiun urbon. Kvankam la kongreso nomiĝas “japana-korea”, vi ĉiuj estos tre bonvenaj por partopreni en la kongreso, kaj diskuti pri la eventualaj kunlaboroj de niaj tri landoj en orienta Azio.

Do mi nun diras al vi samtempe “sukceson” kaj “bonvenon”!

铃木圭一郎
Suzuki Keiichiro
Prezidanto de Japana Esperanto-Instituto

责任编辑:柴晶晶
分享到:

登录后即可发表评论,立即登录.