协会动态

Aktivas la 69-a IJK

发布日期:2013-08-12 16:27
  发布时间:2013-08-12 11:50 来源:协会秘书处
     
Kiel estas konate, la regiono de Palestino estas la lulilo de la homaro. Ĉi tie estis inventita la unua alfabeto – nome la finica, kaj tute proksime – en Babilonio – la homaro estis kondamnita al eterna diferenciĝo laŭ lingvoj kaj dialektoj. Eble estas iom simbole, ke la esperantistoj el pluraj landoj (Italio, Francio, Ĉinio, Rusio, Vjetnamio, Brazilo, Danio k.a.) marŝadis sub la verda flago, ĝuantaj la komunan lingvon.

Se paroli pri la programo de la antaŭkongreso, ĝi estis tre densa. La Esperanto-vagado komenciĝis en Tel-Avivo. Malgraŭ kelkaj malsukcesaĵoj la grupo atingis Jafon, kaj verŝajne multe ĝuis la promenadon en la stratetoj de la malnova urbo. Mi ne povas esti certa, ĉar mi kaj ankoraŭ du personoj iĝis perditaj ŝafoj kaj ne sukcesis aliĝi al la grupo.)

La sekvan tagon, la 16-an de aŭgusto, la perditaj ŝafoj troviĝis kaj de Tel-Avivo kune kun la tuta grupo veturis al ĉarma religia urbo Bnej-Brak. Estis ŝabato, kaj por eniri la urbeton ĉiuj devis esti vestitaj iom pli dece, ol kutime. Sur la stratoj videblis nure ortodoksaj judoj kaj iliaj familioj, do, oni foje riproĉis nian grupon pro la manko de manikoj aŭ krurumoj ĉe la vestaĵoj. Escepte agrable estis visiti la ortodoksan familion kaj vidi elene kiel ili vivas.

La 17-an okazis ekskursoj en Ĥajfo, ni vizitis la Bahaan centron, kelkajn vidindaĵojn de la urbo, kiuj verŝajne impresus nin pli multe, se la vetero ne estus tiom varmega. Survoje al Ĥajfo, ni vizitis la muzeon de mekanikaj muzikiloj, en kiu nin ravis la rakonto de ĝia tenanto, kiu dum pli ol 50 jaroj kolektas kaj konstruas muzik-skatolojn.

Ĉiuj vojoj tamen iras al Jerusalemo, al la ĉefurbo, kiu estas eble la plej aĝa el ĉiuj ĝis hodiaŭ ekzistantaj ĉefurboj. Do la lastajn du tagojn ni pasigis tie. Sub la gvido de Amri Wandel ni absorbis la komplikan kultur-historian kuntekston de sanktaj lokoj, ni kuregis tra senfina araba bazaro, vidis la kumranajn manuskriptojn, eĉ paŝis subgrunde en la akvo laŭ la akviga vojo.

Resume, laŭ miaj impresoj, Israelo, kiun ni vidis dum la antaŭkongreso, estas:

Multlingva;Oni povas aŭdi la hebrean, la araban, la anglan, la rusan, la francan lingvojn, kaj foje oni aŭdis de ni Esperanton kaj mem interesiĝis pri ĝi.

Multreligia; Ni vidis la reprezentaĵojn de judaismo, de kristanismo, de islamo, de bahaismo, de ahmedismo

Diversnacia.Do, grandegon dankon al la organizantoj de la antaŭkongreso pro la zorgoj kaj pro la ebligo al ni vidi kaj senti la diversecon de la Sankta Tero, kiu donu prosperon kaj ĝojon al ĉiuj partoprenantoj de la IJK.

La komencaj tagoj de IJK

Hieraŭ vespere komenciĝis la 69-a IJK kaj plezure la LKK-anoj kalkulis je la ĉeesto de la urbestro de Nazareto por ĝin oficiale malfermi. Post la vortoj de tiom grava persono, kiu parolis hebree kun samtempa tradukado, oni ĝuis agrablajn arabajn kanzonojn dum la koncerto de la israela kantisto Victor kaj post eta paŭzo estis la vico de la fama JoMo etosigi la partoprenantojn kantante en diversaj lingvoj. La Interkona Vespero okazis tuj poste, kie la homoj interkonatiĝis per amuzaj ludoj. En la trinkejo kaj la gufujo oni babilis kaj amuziĝis ĝis frua mateno.

La 20a de aŭgusto brile kaj frue alvenis al la kongresanoj: je la 8:30 ili satiĝis per bongusta matenmanĝo kaj je la 10a startis la programeroj. Tiam, elekteblis kurso por komencantoj, kurso por progresantoj kaj ankaŭ prelego pri la historio de TEJO. La programo daŭris kun prelego pri la interetradio Muzaiko kaj kun alia pri Eŭritmio, kiu estis tuj sekvata de sia efektiva spertumado. Samtempe okazis novula programo kaj la unua parto de Spertinterŝanĝo pri Esperanto-instruado laŭ la E-kurso “FaRo”.

Post bongustega tagmanĝo kaj vegana kaj vianda, okazis la unua sesio de la grava TEJO kunsido, kie ĝia komitato pritraktis la estontan agadon de TEJO. Ankaŭ okazis prelego pri Komercado per Esperanto, pri Lingva Justeco kaj pri la lingvo (aŭ lingvaĵo) Globish. Krome, ankaŭ eblis spekti la spert-rakontadojn de du interesaj vojaĝoj: unu al Bankoko, fare de Veronika, kaj alia de Nepalo al Akonkagvo, fare de Tibor Selkej. Fine, oni spektis la pripensigan primedian filmon “Aĉeti, Forĵeti, Aĉeti”.

Do venis merkredo kaj la tria tago de nia ĉarma IJK en Nazareto. La vetero daŭre estas varma kaj suna, kaj partoprenantoj de la kongreso daŭre mojosumas.

La tria tago

La unua parto de la hodiaŭa tago estis dediĉita al ĉiĉeronitaj ekskursoj. Post matenmanĝo ĉiuj kongresanoj dividiĝis en du grupojn. Unu grupo ekskursis al la vilaĝo ''Nazareto'' (rekonstruita urbeto de Jesuo) por sperti la vivon de antaŭ 2003 jaroj. Kaj la dua grupo promenis tra preĝejoj, moskeoj, domoj kaj bazaro de la antikva Nazareto. La ekskursoj estis vere interesaj, informplenaj kaj allogaj. Reveninte posttagmeze, la partoprenintoj de ambaŭ ekskursaj grupoj interŝanĝadis impresojn kaj novajn vivajn spertojn. Fakte multon ne eblis priskribi, ĉar antikvaj kaj sanktaj lokoj tuŝas ne nur onian menson, sed ĉefe animon.

Posttagmeze la kongresanoj komencis prepariĝi al la Kulturlingva festivalo (KLF). En la korto de la kongresejo rapide aperis budoj kun manĝaĵoj kaj aliaj naciaĵoj de diversaj landoj (Brazilo, Francio, Italio, Pollando, Rusio, Vjetnamio ktp). Vjetnamaj junulinoj prezentis siajn naciajn vestaĵojn aozai, kiuj kovras ĉion kaj kaŝas nenion. Poste venis brazila kamparano Rafael, francaj maristoj Pjer kaj Veronika, bela eŭritmino Tali, germanoj kun ŝerca spektaklo pri germana karaktero kaj specifa pensmaniero, fine brazilanoj kun brazila nacia danco, nomata ''ciranda''.

Vespere kiel kutime homoj amuziĝis en gufuo, dancis, kantis, ludis ktp. Do la tago estis belega kaj la ripozo de esperantistoj ĝoja kaj fruktodona.

La kvara tago de IJK

Se iu ajn pensis, ke post vespermanĝo oni povas simple ripozi, eble eĉ dormi, eraris! Ĵus post bongusta, tipa araba vespermanĝo niaj amikoj de TEJO–estraro invitis nin al nova mensa aktivado: la kvizo pri TEJO. Kelkaj teamoj batalis per sia scio anstataŭ armilo: estis kelkaj, kiuj kompreneble sciis, kiel oni skribas la nomon de nuna prezidanto, aliaj sciis, kiom da homoj legas Kontakton, denove aliaj, kiu estis la unua redaktoro de Kontakto, sed ĉiuj bone sciis, kiom da jaroj havas nun Kontakto: 50!

Por tio Tejanoj prenis naskiĝtagkukojn kaj ŝaŭmvinon, kiujn ili disdonis inter la partoprenantoj de la kvizo. Oni okazigis ankaŭ tipan israelan tradicion – Kontakto estis “sidigita” sur seĝon kaj kelkaj israelanoj suprenĵetis tiun ĉi seĝon 50-foje kaj eĉ unu fojon pli por la sekva jaro. Nun ni certas ke estos pli kaj pli da legantoj kaj ke la sekva jaro estos eĉ pli fruktodona por Kontakto ol la antaŭaj.

“Venis vespero. Facila vento blovis kaj malvarmigis iomete la varmiĝintajn ŝtonojn. La vilaĝo ekdormis” – tiel komenciĝis unu el la kelkaj ludoj kiujn oni ekludis vespere. Se iu ne volis hazarde esti homlupo, povis ankaŭ ludi ŝakon, gufujumi simple kaj trinki teon preparitan de Tali, spertulino pri herbaĵoj, aŭ oni povis diboĉi en la trinkejo... Unu pli da tipaj IJKaj noktoj en varma etoso de Israelo.

Kvankam oni gufujumis nokte, matene la kongresejo estis plena de kanarioj - oni volis preterpasi nek la matenmanĝon, nek la programerojn.

Parto de IJKanoj venis al la E-kursoj por plibeligi sian lingvaĵon, se iu sentas sin bone kun sia lingvonivelo eblis por tiuj partopreni en kurso de eŭritmio, dum kiu eblis lerni movi la korpopartojn pli konscie. Novuloj ludis kun Dorotka dum la novula programo kaj eble ili ripozis iomete.

Sed ju pli multe iu partoprenas en IJK des malpli oni ripozas. Ĵus post la kursoj komenciĝis aliaj programeroj, pro kio oni devis rapidmanĝi tagmeze kaj pli frue vespermanĝi pro la frunokta ekskurso. Tejanoj kunsidis kaj laboris serioze pri gravaj temoj, kiel ekzemple faka kaj scienca agadoj, landa agoado aŭ lingvaj rajtoj; espereble tiuj kunsidoj montriĝos fruktodonaj!

Se oni volus ekscii pri spiritismo, simple oni devis partopreni la prelegon de Alvaro, se pri pluramemo,oni demandu Johannes, se pri la hebrea lingvo ŝajnis por iu interesa Eran helpis klarigis pri tio. Kelkaj volas mem instrui Esperanton post IJK al tiuj Mirinda kaj Klera montros, kiel fari FaRo kurson, se oni volis konservi kontaktojn kun la kongresanoj Ivan prezentis kiel kaj kial uzi adresaro.org. Do ne strangas, ke tagoj estas tro mallongaj por esperantisoj en Nazareto!

La kvina tago de IJK

Apenaŭ vekiĝinte, ni komencis la tagon, kafo en la mano, kun nemalatentebla alvoko de Michael Boris, la oficiala laŭtparolilo de TEJO, al prelego pri lingva justeco. Bedaŭrinde por ni, komforte por la germana ĉefpreleganto Michele, ĝi komenciĝis laŭ tute ne-Israela koncepto, akurate je la anoncita horo. Rekompence, ni aŭskultis interesan analizon de la implikoj de alternativa monŝpara lingvopolitiko en la Eŭropa Unio, en kiu oni uzus ne ĉiujn oficialajn naciajn lingvojn sed nur kelkajn plej grandajn. Suferus ĉefe malriĉuloj, maljunuloj kaj homoj kun malalta instrunivelo — ekzakte la socigrupoj jam malavantaĝhavaj.

Aliaj programeroj estis praktika instruado de eŭritmio (antropozofia mov-arto), leciono de la hebrea kaj kursoj de Esperanto por komencantoj kaj progresantoj. Ni tamen forrabiĝis al freneza laborkunsido inter la LKK kaj TEJO pri la venontjara IJK, kiu okazos en nia urbo Fortalezo, en Brazilo. Kvankam ankoraŭ ne eblas certigi la precizajn datojn, ni jam povas promesi al vi bonegan programon kaj senĉese brilan veteron.

Post rapida sed riĉa manĝo de diversaj salatoj kaj legomaĵoj kun pano, tro akra laŭ Ĵu, senspica laŭ Martino, tiu lasta komencis alŝuti fotojn kaj videon pri KLFa skeĉo (vidinda ĉe YouTube), dum Ĵu kuras al la kunsido de TEJO pri landa agado, gvidita de Michael Boris, kun la ĉeesto de la komitatanoj de Brazilo, Vjetnamio, Pollando, Rusio, inter aliaj. Eblis lerni iom pri tio kiel funkcias TEJO kaj akompani ĝian serĉadon por helpi la movadojn de pluraj landoj. Evidentiĝas ke la landaj movadoj ĝenerale havas tre similajn problemojn, precipe fore de Eŭropo, interalie: manko de fizika sidejo, malfacilaĵoj enmovadigi komencantojn kaj la malfacila aliro al internaciaj kunvenoj. Fine de la kunsido la komitatanoj ricevas la taskon verki liston de konkretaj proponoj por TEJO en la daŭro de unu horo, kiu, ĉi-foje ja kongrue kun la loka kulturo, ŝajne plu daŭras ĝis nun.

Dum la komitatanoj nenifaradis, Alan kaj Alvaro prizorgis enkondukan prelegon pri spiritismo, kaj Johannes gvidis emociplenan diskutrondon pri pluramemo. Frua vespermanĝo antaŭis la foriron al Ĉerkesa vilaĝo por spekti la anoncitan dancfestivalon. Nur ĝustatempe Ĵu trapasas fulmduŝon por eniĝi la buson jam senpacience ronkantan. Vane ni hastis, tamen, ĉar iom poste la buso haltas, haltadas, haltumas, ĝis en babilo kaptitaj ni komencas suspekti ke io misas. Tiam, je nia surpizo, voĉo anoncas ke la lokaj artistoj ne sukcesis akiri vizon por eniri la landon, kaj ke la dancan programon anstataŭos vizito al restoracio, kie ni povos gustumi la "lokan kulturon". Jam ni gustumas kaj ĝuas la lokan israelan organizmanieron.

En la restoracio ni tuj okupiĝas pri babilado kaj klaĉado. Oni enportas sukon, fruktojn kaj dolĉaĵojn. Ekestas debateto pri la Esperanta vorto por grapefruit kaj Ĵu desegnas karikaturojn de la samtablanoj. Ĉiuj rekoniĝas de Boris, kaj nia plej ŝatata nomo por la frukto estas paradiza citruso, eĉ se la gusto iom amaras.

Tute ne amare estas la anonco de nova programŝanĝo: ni honoros la Ĉerkesan vilaĝon kun nokta vizito, atendante ke lokaj dancistoj (tamen!) preparos sin por danci. Krom la ĉarmaj stratetoj, ni ankaŭ eniras la moskeon, viroj kaj inoj aparte kaj kun taŭga respektemo. Dum la tuta promeno sekvas nin Esperantista kato, karesnomita verdastelo kaj multe fotita ĉefe de la virinoj. Finfine, ni spektas la dancadon, kaj kelkaj gebravuloj eĉ partoprenas. La mankon de tradiciaj kostumoj rekompencas la alta nivelo de la dancistoj.

Post reveno al la kongresejo ni ankoraŭ trovas entuziasmon por profiti la ludejon provizitan de nia amiko Hilbernon, kiu restis en Fortalezo timante bombatakojn. Speciale ni elprovas originale Esperantan ludon Triba Vivo, kies regulojn ni sukcesis kompreni, kvankam nia strategio lasas spacon por pliboniĝo.

La sesa tago de IJK

Plentempe ni profitas por spiri la etoson kaj observi, por lerni kiel organizi la plej bonan kongreson venontjare en nia urbo Fortalezo. Sed jam ni certas pri unu afero: ni ne sukcesos transpasi la surprizecon de la ĉi-jara programo.

La vendredan vesperon karakterizis la tradicia araba danco dabke, junular-infana loka dancgrupo, kiu nin konatigis al elstara loka kulturero unue instruante la dancon al ni kaj poste prezentante sian arton. Poste, apud la tradiciaj gufujo kaj trinkejo, okazis nokta movada programero nome diskutrondo gvidita de samideanino Mirina kie dudeko da divers-aĝaj kaj diversnaciaj aktivuloj cerbumis kaj ideumis pri tio kiel enmovadigi la novulojn post Esperanto-kursoj.

Frue matene, malkutime frue por la IJK, ni vekiĝis por ekskursi tra Norda Galileo. La vekiĝan suferon agrable mildigis kiel ĉiu-matene la mirinda mez-orienta matenmanĝo el pitapano (plenigebla per la jogurtfromaĝo labane', nutelaa surogato aŭ konfitaĵo), plataj salkukoj kun fromaĝo aŭ zataro, ovoj, freŝaj legomoj, frankfurta kolbaso, halvao, vinberoj, teo kaj kafo.

Post tia entuziasmiga kaj energidona matenmanĝo ni estis pretaj por nia longa nordgalileumado: la buso nin unue veturigis ekster la nazaretan trafikon kaj poste laŭ deklivoj kaj montetoj verdarbaraj, grizŝtonaj aŭ sekbrunaj.

Unua etapo estis Pki'in pluretna vilaĝo kun rimarkinda druza komunumo (arablingva, religia malplimulto de Israelo), tie ni havis la ŝancon trafi druzan geedziĝon kies (nemetaforaj) ĝojopafoj kaj surplaca dancado impresis la esperantistojn. Poste ni vidis judan preĝejon kiu enhavas dumiljarajn erojn kaj fine de ĝi post iometa fruktrikoltado de la laŭstrataj ĝardenetoj, ni povis viziti natursapvendejon aŭ gustumi lokajn patkukojn kun labane'.

La mateno finiĝis per plua druzumado en Ĥorfeŝ renkontante, pinte de ilia sankta monto, iniciton de la religio kiu klarigis al ni tre interesajn aferojn pri ĝi, ekzemple ke ĝi devenas de la bopatro de Moseo (malgraŭ ke la fondinto vivis dum la mezepoko). Nia druzo eĉ permesis al ni kunfotiĝi unufoje.

Post malvarma tagmanĝo en pinarbaro (kun tipaj manĝaĵoj kiel humuso kaj pitapano) ni daŭrigis la vojon al Safedo, unu el la kvar sanktaj judaj urboj, kie ni povis sperti la sabatan etoson en religiema urbo. Kvieto kaj silento regis dum pasis harareghavantaj infanoj, modeste nigrovestitaj virinoj aŭ viroj kun tradicia felĉapelo sub la aŭgusta suno.

La itinero daŭris laŭ la Tiberia lago. Alproksimiĝante al tiu akvo laŭ la deklivo kun grizaj ŝtonoj kaj ruĝa tero, mi tamen sentis min ĉiam pli mediteranee. Fine ni alvenis al la rivero Jordano, tie kie laŭ la kristana kredo Jesuo estis baptita. Kutima kristanismaĵa komerco atendis nin kun strebo luigi aŭ vendi blankajn ĉemizegojn kiel antaŭkondiĉo por la enriveriĝo. La merkatika taktiko ne aparte funkciis tiel, nur du el ni cedis sed kelkaj tamen profanete, ĝispiede kelkaj preskaŭ nude enakviĝis ĝuante senpagan fiŝmasaĝon. Tamen ankaŭ la karakteriza lingvemo de la esperantistoj esprimiĝis per promenado apud evangeliaj skribaĵoj en dekoj da lingvoj kun koncernaj grupetfotadoj.

La lasta tago de IJK

La lasta tago de la sesdeknaua IJK komenciĝis laŭ la kutima plano:

ni, kiuj loĝas en la hoteleto, vekiĝis lastmomente por sukcesi ĝustatempe trafi la buson al la kongresejo, bonguste matenmanĝis kaj ekis al la matenaj programeroj. La plej motivitaj partoprenantoj venis al la Esperanto/lecionoj por lastfoje plibonigi siajn konojn pri la lingvo. Kelkaj tamen decidis uzi la lastan eblecon antaŭ forflugi kaj veturis al la bazaro aŭ najbara Ĥajfo (kiel ekzemple faris la ĵus reelektita prezidanto de TEJO Łukasz Żebrowski), kie ili admiris la lokan belecon kaj sentis etoson de la lando. Krome la vetero estis hodiaŭ ne tiom varmega kaj milda suno kun agrabla venteto proponis bonajn kondiĉojn por promeni.

Kaj ĉio ŝajnus bonega hodiaŭ, se tio ne estus la lasta tago. Mi persone neniam ŝatis la lastan tagon de E-aranĝoj, ĉar ĉiam aŭtomate mia cerbo komencas kalkuli: jen nia lasta komuna matenmanĝo, jen niaj lastaj prelegoj, nia adiaŭa komuna fotado… Fakte rilate al la komuna fotado, indus noti, ke ĉi-jare ĝi sucesis esti sufiĉe kurta. Granda pluso estas la kvanto de la partoprenantoj. Ĉiuj povis rapide trovi por si la taŭgan lokon kaj esti bone vidataj sur la foto.

La lasta gaja vespera programo ankaŭ estas nepra parto de IJK. Tamen ĉio komenciĝis de la malstreĉa progamero de Tali Wandel. Mi supozas, ke antaŭe multaj en ni ne vidis similajn koncertojn. Tali prezentis eŭritmiajn dancojn, dum kiuj ni povis trankvile ripozi ĝuante la programeron kaj savi iom da fortoj por vigla brazila koncerteto. La energio de la brazilianoj estas certe rimarkebla, ĝuste pro tio la plej multaj partoprenantoj kune kun ili dancis kaj amuziĝis. Post tiuj dancoj ne povas esti duboj, ke la sekva IJK en Brazilo estos same gaja kaj impresplena kiel la lasta parteto de la vespero.

Dankon Israelo pro la ĉarma IJK kaj ĝis baldaŭ Brazilo!

(Arina Osipova el Tejo)
                                                                                   
  
 责任编辑:柴晶晶
分享到:

登录后即可发表评论,立即登录.