世界语万花筒
+ 查看更多
庄企雄 | 世界语原文中华诗词《虞美人•春》五首+ 查看更多
庄企雄 | 世界语原文中华诗词《虞美人•春》五首
+ 查看更多
发布日期:2023-04-03 18:50
Printempo
--laŭ ĉinesko Yumeiren
Zhuang Qixiong
1
Radias la ruĝ-vesper'
en blua ĉiel'.
flirtetas nebul' ĉe roz'
en ĉarma kaj kompatinda poz'.
Hirundoj flugas alte,
lace, senhalte.
La papilioj ŝvebas
kaj al pli bona vivo strebas.
2
Zefiro sentas plene
kaj blovas pene,
kun senlima ĉagreno
kaj neforgesebla kompreno.
Rivere akvo ondas,
al vent' respondas,
plaŭdas ondoj laŭrole
kaj mizeron rakontas sole.
3
Venteto branĉojn lulas,
kaj pluv-nebulas.
Lirlas la dolĉa fonto
kiel nektaro sur am-ponto.
Akvon tuŝetas libel',
lotus' en ĉiel';
herberoj jam elĝermis,
birdetoj flugilojn malfermis.
4
Ektondras en printempo.
Jen ora tempo!
Ĝi konsternas ĉielon
kaj surdige skuas la teron.
Fulmadas en pluv-tago.
Nova imago!
Ĝi oras tristan vojon
kaj vekas feliĉan viv-ĝojon.
5
La ume-arboj hontas,
la floroj fontas
per sia arom-odor'
al mistera kaj sopira glor'!
La knabinoj ridetas
kaj florojn petas.
Ja amora printempo
por brila kaj jubila tempo!
分享到: