世运文库

国际世协悼念前总干事西莫·米洛耶维奇(1936-2022)

发布日期:2022-02-07 23:36

日前,国际世界语协会(以下简称“国际世协”)发文向其前任总干事西莫·米洛耶维奇表示哀悼。西莫·米洛耶维奇于2022年2月3日在波黑特雷比涅去世,享年85岁。
Universala Esperanto-Asocio funebras sian eksan Ĝeneralan Direktoron Simo Milojević, kiu forpasis la 3-an de februaro 2022 en la aĝo de 85 jaroj en Trebinje (Respubliko Serba, Bosnio kaj Hercegovino).

西莫·米洛耶维奇于1936年12月14日出生在特雷比涅的Kunja Glavica,在贝尔格莱德学习比较文学并成为一名记者。
Li naskiĝis la 14-an de decembro 1936 en Kunja Glavica, Trebinje. Milojevic studis komparan literaturon en Beogrado kaj fariĝis ĵurnalisto.

1956年底,他成为一名世界语者,开始“世界语生涯”。之后,他成为南斯拉夫世界语青年协会和南斯拉夫世界语学院秘书。1963年,他担任《南斯拉夫世界语》主编,后来担任《南方之星》(1964年,1967-1969 年)主编。受国际世协委托,1960-1961年他到印度和尼泊尔教授世界语。
Li esperantistiĝis fine de 1956. Sian "Esperanto-karieron" li ekis kiel surloka aganto. Poste li fariĝis sekretario de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio kaj de Jugoslavia Esperanto-Instituto. En 1963 li estis ĉefredaktoro de "Jugoslavia esperantisto", poste de "La suda stelo" (1964, 1967-69). Kiel komisiito de UEA li restadis pli ol jaron (1960-61) en Hinda Unio kaj Nepalo por instrui Esperanton.

1970-1974年,他担任国际青年世协《接触》杂志的编辑。1974年至1984年,他担任国际世协《世界语》杂志的编辑。从1974年初开始,他在国际世协办公室工作,于1983年成为国际世协总干事,并一直担任该职位至1995年。在1989年至1998年,他担任世界语学院的院士。1996年,60岁的西莫决定辞去所有职务,转而负责国际世协书刊服务部并担任图书管理员。三十年来,他是国际世协和国际世界语大会的主要推动者之一。他于2002年底退休,2006年获得了国际世协“Deguĉi和平奖”。2007年他搬到特雷比涅。2008年,在鹿特丹举行的国际世界语大会期间,国际世协委员会授予他荣誉会员身份。
Milojević redaktis la revuon "Kontakto" (1970-74). Li eklaboris en la Centra Oficejo komence de 1974. Inter 1974 ĝis 1980 li estis vicdirektoro; inter 1974 ĝis 1984 redaktoro de "Esperanto". Li fariĝis Ĝenerala Direktoro de UEA en 1983, posteno kiun li okupis ĝis 1995. Li estis membro de la Akademio de Esperanto (1989-1998). En sia 60-a vivojaro, do en 1996, li decidis formeti ĉiujn movadajn funkciojn kaj laboris kiel libroservisto kaj bibliotekisto en UEA. Dum tri jardekoj, li estis unu el la ĉefaj motoroj de UEA kaj Universalaj Kongresoj. Li pensiiĝis fine de 2002. En 2006 li ricevis la "esperantistan pacpremion" Deguĉi. Li translokiĝis al Trebinje en 2007. En 2008 la Komitato de UEA, dum la UK en Roterdamo, elektis s-ron Simo Milojević kiel Honoran Membron de UEA.

国际世协失去了一位杰出的世界语者,国际世协办公室的合作者们也失去了一位好同事和好朋友。
UEA perdas eminentan Esperantiston, CO-kunlaborantoj ankaŭ bonan kolegon kaj amikon.
分享到:

登录后即可发表评论,立即登录.