协会动态
+ 查看更多
亚洲世界语运动委员会贺词+ 查看更多
亚洲世界语运动委员会贺词
+ 查看更多
发布日期:2018-01-30 16:16
发布时间:2018-01-30 15:28 来源:协会秘书处
Karaj kongresanoj !
Mi gratulas la 12-an Ĉinan Kongreson de Esperanto en la nomo de KAEM(KAOEM), Komisiono pri Azia-Oceania Esperanto-Movado, nun pli grandigita organizo kun partopreno de Oceanio ekde 2016, kiam 8-a Azia Kongreso de Esperanto okazis en urbo Quanzhou, Ĉinio.
Post longa atendo, ni kutime renkontas pli dolĉan guston de kuirita manĝaĵo. Ni longe atendis hodiaŭan karan feston. Feliĉe ni, partego da azianoj, havas lunan kalendaron, kiu elastigas la longecon de unu jaro. Kaj mi anticipe salutas “Feliĉan Novan Jaron !”
Per tiu ĉi kongreso longe preparita, kongresanoj renkontu multajn geamikojn el pluraj urboj, abundigu fakkunsidojn, interŝanĝu valorajn opiniojn por nia movado kaj ĝia evoluo, konstruu daŭripovan planon por la eduko de nia lingvo en multaj urboj kaj ĉiuj kluboj, mi esperas kaj preĝas.
Sinsekvas la internaciaj eventoj en aziaj landoj, de Seula UK en Koreio kaj 4-a SAS en Bengaluro, Barato en 2017, tra 36-a Komuna Seminario en Chongqing, Ĉinio kaj 2-a Trilanda Kongreso en Bekasi, Indonezio en 2018, ĝis la 9-a Azia Kongreso en Danang, Vjetnamio en 2019. Kun klara antaŭvido de kontribuoj de ĉinaj esperantistoj, ni Azio prosperos kunlabore kun vi.
Imagante iaman Komunan Kongreson de Ĉinio, Japanio kaj Koreio, imitinte la 2-an Komunan Kongreson de Japanio kaj Koreio en urbo Nara, Japanio en Oktobro 2018, mi refoje gratulas vin kun deziro de sukcesa kongreso.
Bonvole ĝuu kaj bonfartu !
Tutamike via SO Jinsu
Prezidanto de KAEM(KAOEM)
责任编辑:柴晶晶
分享到: